Bonvenon!
170px-Flag_of_Esperanto.svg.png

Ni estas grupo de Edmontonanoj ligita al la Kanada Esperanto-Asocio. Ni kunvenas pli-malpli ĉiusemajne por lerni, paroli kaj ĝui la lingvon internacian.

Kutime ni renkontiĝas ĵaŭde je 7:00 ptm, en la kafejo Starbucks ĉe 10504 82a avenuo (sur la unua etaĝo de Chapters). Serĉu tablon kun la ŝildeto "Edmontona Esperanto-Societo", aŭ kontaktu nin por antaŭanonci vian alvenon. Ĝis tiam!

Elŝutaĵoj:

[2009-01-23]: Ni disponigas novan version de la anglalingva Esperanto-kurso de Ivy Kellerman, kaj ekzerco-respondaron por ĝi, kiun ni verkis.

[2008-01-06]: Ni skanis la Universalan Esperanto-Metodon de d-ro Benson, de 1932, kaj disponigas ĝin kiel elŝuteblajn PDF-dosierojn de po 20 paĝoj.

Komentoj

Add a New Comment
Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License